5 de jun de 2008

Kial ne?!

Kial ne?
Kial ne ĵetiĝi haste
en la kirlon de diboĉo,
kial ne mankapti draste
kaj ne trinki ĝojo-vinon? --
Ja la fino
venos mem.

Venos mem
lasta horo iam gaste,
for nin vokos fata voĉo ...
Fratoj, hej! ne sidu faste!
Verŝu, trinku fajran vinon
ĝis al fino!
Kial ne?!

(Nikolajs Kurzens)

Fonte: Poemoj de N. KURZENS

Nenhum comentário: